Mi diras en humoro fanfarona: mia amata estas dolĉa, bona, kaj blanka kiel cigno kaj senmanka, argente, neĝe kaj lilie blanka. Procillus aŭdas tion kun kortranĉo kaj tuj pendigas sin sur arbobranĉo. Mi diras poste, el kaprico nura: mia amata estas nokt-obskura, nigrega kiel korvo, peĉo, fulgo, kaj ve, ŝi min turmentas sen indulgo. Procillus aŭdas tion kun plezuro kaj sin detranĉas de l' pendiga inuro. |